Wiesbaden [Visbaden] estas en Germanujo kaj San Benedetto [Sanbenedeto] en
Italujo. San Benedetto estas ĉemara urbo kaj Wiesbaden ĉerivera urbo. En
San Benedetto okazos la 82-a Itala Kongreso de Esperanto kaj en Wiesbaden
la 71-a Internacia Junulara Kongreso.
Kaj tamen estas io komuna. La sama homo, Emanuele Regano, kunorganizas
ambaŭ kongresoj. En San Benedetto estos junulara programo kaj arta
programo, kiuj celas simili la programon en Wiesbaden. Se vi estas juna,
indas partopreni en San Benedetto, kie vi aldone trovos la italan sunon kaj
la italan maron. Se vi ne fidas nin, petu pri opinio parotpreninton de la
lastjaraj italaj kongresoj.
Nun iru al la paĝaro http://kongreso.esperanto.it/ kaj
aliĝu. Cetere, la 31-a de majo estas la limdato por aliĝi laŭ la kotizo
de la dua aliĝperiodo. Vi povas partopreni ambaŭ kongresojn, ĉar la
TEJO-kongreso en Wiesbaden finiĝos la 9-an de aŭgusto kaj la itala
kongreso en San Benedetto komenciĝos la 22-an de aŭgusto. Se vi venos el
malproksimo, vi povas utiligi la interajn tagojn por iomete vojaĝi
malhaste tra Eŭropo.